Boao: legendo de bela fiŝista vilaĝo

(GMT+08:00) 2017-03-28 17:08:42     Redaktoro:Selena

El: Chen Xuelun/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Boao, situanta en la orienta parto de la urbo Qionghai, Hainan-provinco, estis nekonata bela fiŝista vilaĝo en pasintaj kelkcent jaroj. Tiam oni ŝerce titolis ĝin kiel Siberion en Hainan pro ĝiaj beleco kaj dezerteco. Nuntempo ĝi estas permanenta loko por gastigi Azian Forumon, kaj Boao tuj fariĝis fokuso de la mondo. En tre mallonga tempodaŭro, oni estas surprizita pri tio, ke en marareo de la Ĉina Suda Maro troviĝas tiel bela loko.

Jiabo-ŝoseo inter Jiaji kaj Boao en la urbo Qionghai estas longa je 18 kilometroj, larĝa kaj ebena. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝoseo videblas senlimaj verdaĵoj. La vegetalaro, vilaĝoj, rizkampoj kaj kokosujoj ŝajnas belaj pentraĵoj. Meze de la vastaj arbaroj estas disaj vilaĝaj domoj, kaj tio alportis eksterordinaran ĝojecon al homoj.

El: Xiao Mi/ DFICPress (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al DFICPress)

Ĉe la enirejo de la rivero Wanquan, en la suda parto de la gubernio Boao, estas la sidejo de Boao-Forumo por Azio. La konstruaĵo el kelke da blankaj ombrel-formaj tolmarkezoj ĝuste estis la konferencejo de la Boao-Forumo dum ties fondiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin