Ĉindevena franco estis pafmortigita de policano

(GMT+08:00) 2017-03-28 19:56:10     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco de la 28a de marto la proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, diris, ke Ĉinio strikte atentas, kiel statas la afero, ke franca policano en civila vesto pafis mortigante ĉindevenan civitanon en ties franca hejmo, kaj jam prezentis demarŝon al Francio, postulante, ke Francio kiel eble plej rapide klarigu la veron kaj alprenu efikajn rimedojn por garantii la sekurecon kaj rajtojn de la ĉinaj civitanoj, kiuj loĝas en Francio.

Vespere de la 26a de marto unu ĉindevena franco en sia pariza hejmo estis pafmortigita de franca policano en civila vesto. Poste iuj ĉindevenaj francoj iris al policejo por peticii kaj konfliktis kun policanoj.

Infromiĝinte pri la afero, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj alte atentas la eventon kaj tuj faris trakton kun la franca flanko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin