Ĉinio kaj Filipinoj diskutos pri la problemo de la Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2017-03-28 20:15:05     Redaktoro:Xiong Linping

En la regula gazetara konferenco de la 28a de marto la proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Hua Chunying, diris, ke Ĉinio jam invitis, ke filipinaj koncernaj respondeculoj pri eksterlandaj aferoj venu al Ĉinio en majo kaj tiam kune kun ĉinaj koncernatoj ĉeestu duflank-mekanisma kunveno por diskuti pri la problemo de la Suda Ĉina Maro. Nun la du partioj faras amikan interkonsiliĝadon por la afero.

Sin trovis la raporto, ke la 27an de marto la proparolisto de la filipina prezidento diris, ke Filipinoj kaj Ĉinio espereble en majo okazigos duflank-mekanisman kunvenon por diskuti pri la Suda Ĉina Maro. Al tio Hua Chunying donis jesan respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin