Posttagmeze de la 28a de marto, en Aŭklando, la ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun la nov-zelanda gubernatoro Patsy Reddy.
Li Keqiang diris, ke inter Ĉinio kaj Nov-Zelando ekzistas altgrade politika interfido, kaj la dulandaj rilatoj havas produndan popolan bazon; kaj ke Ĉinio volas kune kun Nov-Zelando antaŭenigi interŝanĝon kaj kunlaboron en edukado, turismo, kulturo kaj aliaj kampoj, kaj movi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nov-Zelando al pli nova ŝtupo.
Patsy Reddy esprimis varman bonvenigon por la vizito de Li Keqiang al Nov-Zelando. Reddy diris, ke Nov-Zelando atentas disvolvi amikajn rilatojn kun Ĉinio, kaj la estonteco de Nov-Zelando kohere ligiĝas kun la disvolviĝado de Ĉinio; kaj Nov-Zelando volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝon, por ke la rilatoj inter Nov-Zelando kaj Ĉinio evoluu pli bone, kaj por ke la dulandaj popoloj pli feliĉu.