Ĉinio donacas rizon al kenjaj suferantoj de sekeco

(GMT+08:00) 2017-03-28 13:48:45     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina registaro lunde anoncis donaci 21 366 tunojn da rizo kun la valoro de 21,8 milionoj da usonaj dolaroj por mildigi malsaton kaj subnutritecon de kenjaj suferantoj de sekeco

Parolante en ceremonio en Najrobo, kenja ministro pri financo Henry Rotich laŭdis Pekinon pro ĝia reago al la prezidenta alvoko por urĝa nutraĵa helpo. Rotich diris, ke la nutraĵa donaco estas evidente bona reago el amika lando, kaj Kenjo aprezas ankaŭ la helpon de Ĉinio en infrastruktura disvolvado, agrikulturo kaj prisanaj sektoroj.

Ĉina ambasadoro al Kenjo Liu Xianfa diris, ke la rizo estos transportita al Kenjo baldaŭ kaj subtenos 1,4 milionojn da suferantoj de la sekeco por unu monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin