Ĉefo de UN alvokas certigi sukceson de ĝeneva intertraktado pri Sirio

(GMT+08:00) 2017-03-28 15:48:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Farhan Haq, vicproparolanto de ĝenerala sekretario de la UN, diris lunde, ke ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres vokis al ĉiuj partioj klopodi por certigi sukceson de la ĝeneva intertraktado pri Sirio.

Haq diris en gazetara konferenco, ke la ĝenerala sekretario reasertis plenfortan subtenon al la speciala sendito de la UN pri Sirio Staffan de Mistura kaj vokis al ĉiuj partioj klopodi por certigi sukceson de la intertraktado.

Haq diris ankaŭ, ke la UN estas maltrankvila pri la sekureco de pli ol 400 mil civiluloj en la norda provinco al-Raqqa meze de kontinua batalo, kaj atentigas ĉiujn partiojn, ke laŭ internacia juro ili havas devon protekti civilulojn kaj civilajn instalaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin