Lingvo Kreita de Virinoj por Virinoj

(GMT+08:00) 2017-04-17 14:39:20     Redaktoro:Pluveta


Antaŭ multaj jarcentoj, la virinoj en Jiangyong de la provinco Hunan kaj ĝiaj apudaj regionoj kreis esoteran skribsistemon por sia ekskluziva uzo.

Ĝiaj romboidaj kaj maldikaj strekoj estigis la kromnomon longkruraj aŭ formikaj skribsignoj. Kiel la sola rezervo de la virinoj de Jiangyong kaj apudaj gubernioj, ĝi estis tute nedeĉifrebla por viroj, tial kleruloj nomis ĝin Nü Shu, aŭ la virina lingvo.

Pro la manko de registroj aŭ originalaj ekzemploj de tiu ĉi skriba lingvo, estas malfacile determini, kiam ĝi komencis evoluon, sed estas certe, ke ĝi estas la unika konata genro-specifa lingvo en la mondo. Do, kiel atendite, la virina lingvo estis inkluzivita en la unua parto de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj en 2006.

La Spirita Mondo de Virinoj

La skribo uzata en vilaĝoj laŭlonge de la rivero Xiaoshui en la urbeto Shangjiangxu de la gubernio Jiangyong, ne nur aludas la skribsignojn kaj skribitajn verkojn en tiu ĉi lingvo, sed ankaŭ inkluzivas ĉantadon kaj kantadon de tiuj verkoj. Eĉ en ĉi tiu malgranda enklavo, kie la lingvo evoluis kaj estis populara, ne ĉiuj virinoj majstris en ĝi, sed nur unu aŭ du el ĉiu deko.

Literaturaj verkoj en tiu lingvo estis kutime en sep-signaj versoj, kiuj esprimis la amarecon de la vivo de la aŭtoroj. Virinoj akiris skribilojn el ĉiutagaj aferoj, uzante bastonetojn kiel plumojn, fulgon por inko, kaj skribante sur tolo, kruda papero, paperaj ventumiloj aŭ silkaj poŝtukoj.

La verkoj havas diversajn temojn. La plej kreemaj estas la Tri-tagaj Libroj kaj Artikoloj de Ĵurligitaj Fratinoj, kaj la lastaj estas atestoj de eterna amikeco inter virinoj. Iuj verkoj registris la tekstojn de popolkantoj, baladoj kaj funebraj kantoj ĉanditaj en entombigaj kaj oferaj ceremonioj. Aliaj estas adaptaĵoj de popularaj literaturaj verkoj. Tiuj virinoj legis kaj ĉantis siajn verkojn por sin distri, kiam ili kolektiĝis por fari kudradon.

La virinoj verkis plejparte pri siaj ĉiutagaj vivoj anstataŭ fari sociajn komentariojn. Malsame ol aliaj popolkantoj, tre malmultaj el iliaj verkoj rilatis al kreado de mitoj. Ili prefere absorbiĝis en multaj personaj aferoj de geedzeco kaj familia vivo, amo, anekdotoj, popolkantoj kaj enigmoj.

Pro la diktatoreco de la reganta patriarka socio, virinoj ĝenerale ne vizitis lernejojn. Ili restis hejme por teni familion orda. La kudraj kunvenoj, en kiuj la virinoj en Jiangyong kolektiĝis por kanti kaj instrui la lingvon unu al alia, estis tre valoraj ŝancoj por renkontiĝo kaj interŝanĝo de internaj pensoj. Publikaj aktivecoj, kiel ekzemple funebraj kaj oferaj ceremonioj kaj teatraĵoj, estis ĉefaj fontoj de ilia krea inspiro.

La virina lingvo estis transdonita de patrinoj al filinoj dum multaj jaroj. Tiu eksterordinara skribo ebligis al needukitaj kaj analfabetaj kamparaj virinoj alimaniere registri siajn pensojn kaj verki rakontojn. Krome, la kreivo, kiun ili inspiris unu al alia, formis dumvivan ligilon inter tiuj virinoj. Ili kreis la verkojn kun la intenco esti dividitaj kaj kantataj kun samspecaj fratinoj anstataŭ esti privataj taglibroj.

Kantotekstoj

La virina lingvo estis publike kantata kaj ĉandata, tial la juna generacio de virinoj lernis kaj transdonis ĝin buŝe.

Esploristoj rekonis fiksajn melodiojn en la skriba lingvo de la dinastio Song. Ili estas en la tri bazaj gamoj de alta, meza kaj malalta pitĉoj. La ripeto de simplaj melodioj kaj gamoj donis al la kantoj puran kaj primitivan kvaliton. La virina lingvo fonetike registris la lokan dialekton en Jiangyong, tial la melodioj nature komunikas ĝiajn sep tonojn en specifaj rimoj.

La funkcio kaj valoro de la virina lingvo evidentiĝis en geedziĝaj festoj, foiroj kaj aliaj popolaj aktivecoj. En Jiangyong estis la tradicio okazigi tranoktan kunvenon de kantado por fianĉino tuj antaŭ ŝia geedziĝo tago. La ejo por la okazaĵo, kutime la Halo de la Klano, estis ornamita per ruĝaj lanternoj tri tagojn antaŭ la geedziĝo, kaj sur tabloj estis amasigitaj dolĉaĵoj kaj lokaj bongustaĵoj. Amikinoj kaj inaj parencoj de la fianĉino estis invititaj al la kantado, kaj tiel ili adiaŭis ŝin. Virinoj kantis kaj legis rakontojn en la sia lingvo ĝis tagiĝo, ĝuante la lastajn horojn kun sia amikino antaŭ ŝia aliĝo al la familio de la venonta edzo. Tiuj antaŭgeedziĝaj celebroj estis fakte renkontiĝoj aranĝitaj speciale por baldaŭ edziniĝontaj fraŭlinoj, kvankam estis neniu fiksita dato, en kiu ili okazis.

Profesoro Gong Zhebing el Wuhan-Universitato, unu el la kleruloj, kiuj malkovris tiun ĉi esoteran lingvon, konsideras la lokan dialekton kiel la socian grundon, kiu nutris la virinan lingvon. La konstruado de kamparaj lernejoj post la Revolucio de 1911 kaj la klopodo por elradikigo de analfabeteco post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949 ebligis al lokaj virinoj viziti lernejojn. Tie ili lernis legi kaj skribi la oficialan lingvon, Putonghua. La posta dekadenco de la virina lingvo estis unu el la multaj kulturaj oferoj al socia modernigo.

Mistero por Esploro

Gong renkontis tiun ĉi skriban lingvon en 1982 dum sia ekskurso al Jiangyong. Li kaj aliaj kleruloj rigardis ĝin unue kiel kodon anstataŭ skriba lingvo. Post pli vasta esploro, Gong kaj lingvisto Yan Xuejiong, tiama vicprezidanto de la Sud-Centra Minzu-Universitato, kunverkis en 1983 artikolon pri analizo de la virina skribsistemo. La artikolo vekis grandan atenton en internaciaj sciencaj rondoj, post kiam ĝi estis publikigita en la 16a Internacia Ĉinotibeta Lingvistika Konferenco en Usono. Scienculoj el Usono, Japanio kaj Aŭstralio kaj enlandaj institucioj, kiel ekzemple Tsinghua Universitato kaj Sud-Centra Minzu-Universitato faris detalan esploron en la vilaĝoj de Jiangyong.

Inter legendoj rilataj al la originoj de la lingvo, la plej oftaj rakontas pri virinoj kreantaj la skribon laŭ la ŝablonoj broditaj sur la tuko teksita de ili mem dum kudraj kunvenoj. La virinoj estis ekskluditaj el lernejoj kaj ne havis ŝancon lerni oficialan lingvon, tial ili aŭdacis krei sian propran. Tiu rakonto konfirmas el alia vidpunkto, ke la virina lingvo rilatas al normaj ĉinaj ideogramoj.

Aliaj kleruloj apogas tiun teorion. Ili konstatis, ke la virina lingvo registras ĉinan dialekton per adapto de normaj ĉinaj ideogramoj. Tamen, tiu transformado estas arbitra, tial estas tre malfacile rilatigi la formiĝon de la virina lingvo kun normaj ĉinaj ideogramoj. Sed esploristoj konsentis pri tri niveloj de variado - strekoj, strukturo kaj formo. Pro la arbitreco de la skribo, multaj skribsignoj havas malsamajn formojn. Tio malfaciligas al esploristoj akordiĝis pri ilia ĝusta nombro. Taksadoj varias inter 100 kaj 3 000 laŭ malsamaj materialoj kaj ordigaj kriterioj.

Kiel membro de la ĉina lingva familio, la virina lingvo estas distinga pro sia grafika fonetiko, laŭ kiu unu signo reprezentas grupon da homofonoj. Kontraste, la norma ĉina lingvo estas tipa ideografia lingvo. Ĉar la virina lingvo estis kutime brodita sur vestaĵoj aŭ tolaj zonoj, ĝiaj signoj montriĝas pli malgrandaj kaj kurbaj. Tiu stranga skribmaniero dotas la virinan lingvon per speciala statuso en la historio de la disvolviĝo de la lingvo.

La virina lingvo estas kultura fosilio, kies signifo ampleksas antropologion, etnologion, sociologion, lingvistikon, filologion, etnologion kaj arkeologion. Ĝi havas netakseblan valoron por esploristoj de la originoj de homaj lingvoj kaj civilizacioj kaj de virinaj kulturoj. Bedaŭrinde literaturaj verkoj en tiu lingvo pli aŭ malpli ne ekzistas. Ili, laŭ konvencio, estis bruligitaj aŭ enterigitaj kiel oferaĵoj, kiam iliaj aŭtoroj forpasis. Estis malofte, ke iu verkoj restis kiel legacoj al filinoj aŭ amikinoj por rememorigo al virinoj, kiuj kompilis verkojn en la virina lingvo.

Estas malmultaj historiaj registroj aŭ lokaj kronikoj, kiuj rilatas al la virina lingvo, aŭ mencio pri ĝi en genealogiaj registroj. Neniu tia verko estis trovita inter lokaj elfositaj relikvoj. La sola referenco al la lingvo estas kelkaj linioj en la Notoj de Esploro pri Gubernioj de Hunan-provinco de Zeng Jiwu en 1931: "En ĉiu majo, virinoj el diversaj urbetoj kolektiĝas por bruligi incenson, fari omaĝon kaj kanti kun ventumiloj, sur kiuj estis skribitaj kantoj. La skribsignoj sur tiuj ventumiloj estas tiel malgrandaj kiel muŝokapo kaj similaj al la mongola skribo. Mi renkontis neniun viron en la gubernio, kiu povas legi tiun ĉi skribon." Pro manko de aliaj materialoj, en la scienca rondo estas neniu konsento pri la kreo kaj evoluo de tiu ĉi lingvo.

La lasta natura sukcedanto de la virina lingvo, Yang Huanyi, forpasis en la 20a de septembro 2004. Tiuj informitaj pri la ŝlosilo al tiu ĉi ekzota skribsistemo ne estas plu, tial multaj skribsignoj restos enigmaj por ĉiam.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin