Senegala prezidento Macky Sall intervidiĝis kun Li Yuanchao

(GMT+08:00) 2017-05-09 10:39:36     Redaktoro:Li Lu

Lunde matene laŭ la lokatempo en Dakaro, ĉefurbo de Senegalio, senegala prezidento Macky Sall intervidiĝis kun vizitanta ĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Li Yuanchao transdonis sinceran saluton kaj bondeziron de prezidanto Xi Jinping al Sall. Li diris, ke Ĉinio kaj Senegalio estas bonaj amikoj. Dum la pintkunveno de la Grupo 20, la du ŝtatestroj altigis ĉina-senegalajn rilatojn ĝis ampleksa strategia partnereco kaj atingis gravajn konsentojn pri kunlaboro en diversaj kampoj.

Li Yuanchao diris, ke Ĉinio alte zorgas disvolvi la ĉina-senegalajn rilatojn, kaj surbaze de sincera politiko al Afriko, menciita de Xi Jinping, Ĉinio volas intimigi ĉiunivelajn interŝanĝojn, fortigi reciprokprofitajn kunlaborojn, garantii kunlaborojn en kampoj de paco kaj sekureco kaj internaciaj aferoj, antaŭenpuŝi kaj disvolvi la duflankajn rilatojn.

Sall petis Li transdoni lian sinceran saluton kaj inviton al prezidanto Xi. Sall diris, ke la senegala-ĉinaj ampleksaj strategiaj rilatoj estas konformaj al la enlanda disvolvado de Senegalio, kaj Senegalio ĉiam rigardas Ĉinion kiel specialan kunlaboran partneron, persistas en la politiko de unu Ĉinio, subtenas la ĉinan starpunkton pri la Suda Ĉina Maro, alte zorgas la iniciaton "Zono kaj Vojo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin