Usona prezidento maldungis direktoron de Federacia Buroo de Enketo

(GMT+08:00) 2017-05-10 13:39:20     Redaktoro:Yu Rongkang

La Blanka Domo diris marde en deklaro, ke usona prezidento Donald Trump maldungis James Comey, direktoron de la Federacia Buroo de Enketo.

La deklaro diris, ke tiutage, prezidento Trump informis direktoron de la Federacia Buroo de Enketo James Comey, ke li estas maldungita kaj eksigita el la posteno. Ĝi aldonis, ke prezidento Trump faris la decidon surbaze de la klaraj rekomendoj de vicĉefprokuroro Rod Rosenstein kaj ĉefprokuroro Jeff Sessions.

Trump diris, ke la Federacia Buroo de Enketo estas unu el la plej ŝatataj kaj respektataj institucioj de Usono kaj tiu tago signos novan komencon por la krona juvelo de leĝ-plenumo.

La Blanka Domo tuj komencos elekti novan direktoron de la Federacia Buroo de Enketo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin