Abbas volas renkontiĝi kun Netanyahu pro klopodoj de Trump

(GMT+08:00) 2017-05-10 13:40:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Palestina prezidento Mahmoud Abbas anoncis marde, ke li volas renkonti israelan ĉefministron Benjamin Netanjahu sub la sponsorado de Usono por paco.

Abbas faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun sia germana paralelulo Frank-Walter Steinmeier en la urbo Ramallah en Cisjordanio.

Abbas diris al raportistoj, ke li reasertis al usona prezidento Donald Trump dum ilia lastsemajna renkontiĝo en Vaŝingtono sian pretecon kunlabori kaj renkontiĝi kun Netanjahu sub la sponsorado de Trump por paco.

Trump vizitos Israelon en tiu ĉi monato. Abbas diris, ke Trump akceptis ilian inviton, kaj ili senpacience atendas baldaŭan renkontiĝon kun li.

La palestina prezidento diris ankaŭ, ke li esprimis al prezidento Trump ilian sindevontigon al komuna laboro en la kadro de plena partnereco por batali terorismon kaj extremismon en la regiono kaj en la mondo.

La 3an de majo Abbas renkontiĝis kun Trump en la Blanka Domo kaj esprimis sian optimismon pri la ebleco de sukceso de Trump atingi historian pactraktaton inter Israelo kaj la palestinanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin