Ĉina ekonomio kreskis je 6,9% kompare kun tiu samperiode

(GMT+08:00) 2017-07-17 16:22:23     Redaktoro:祃璟琳

Lunde ĉina Nacia Buroo de Statistiko publikigis donitaĵojn. Laŭ unuapaŝa kalkulo, la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 38,14 duilionoj da juanoj, kreskante je 6,9% kompare kun tiu samperiode pasintjare, tiuj de la unua kaj la dua trimestroj kreskis je 6,9%. La aldona valoro de la unua industrio kreskis je 3,5% kaj tiu de la dua industrio kreskis je 6,4%, tiu de la tria industrio kreskis je 7,7%.

Proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko Xing Zhihong diris, ke la ekonomio funkcias ene de racia stato kaj estas evidenta la bona tendenco, aperas bona situacio de stabila kresko, bona enlaborigo, stabila prezo, multiĝanta enspezo kaj plibonigita strukturo. Fortiĝas la stabileco, kunordigeco kaj daŭripovo de la ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin