Marĉa Parko kaj kares-telefonoj                       de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2017-07-19 09:28:28     Redaktoro:祃璟琳

 

Dudek minutojn piede for de la Artkolegio de Kunming troviĝas vasta parko, kiu frontas la lagon Dianchi. Ĝia nomo devenas de la aro de lagetoj, kiuj etendiĝas sur ĝia grundo kaj kiuj estas la restaĵo de pli larĝa akva surfaco. Fakte la aŭtoŝoseo, kiu rondiras la Dianchi, longas nun sesdek kilometrojn. Sed en la pasinteco la lago estis multe pli larĝa, kaj oni iom post iom malgrandigis ĝin laŭ la kresko de la urbo por krei altvaloran lokon por konstruaĵoj. La kvanto de akvo en la lagetoj dependas de naturaj aŭ homaj kaŭzoj. Inter la naturaj, oni povas nomi la someran pluv-sezonon, kiu interrompas la sekecon de la Yunnan-a klimato. La plej grava homa kaŭzo estas la enmeto de akvo en la Dianchi fare de la koncerna administra branĉo por kontraŭstari ĝian dek jar-longan poluadon kaj reporti ĝin al la naĝeblaj kaj fiŝkapteblaj niveloj, kiujn mez-aĝaj Kunming-anoj nostalgie rememoras ekde sia infaneco. Juĝante de la flugada ekstazo de la hirundoj super la lagetoj tuj fronte de la lago aŭ de la ripozo de la blankaj ardeoj en la plej mezaj akvo-speguloj, tiuj klopodoj estas donantaj bonajn rezultojn.

Kompreneble, granda instigo por tiu streĉado estas ne nur doni puran akvon kaj belan, amuzigan parkon al la loĝantaro de Kunming, sed ankaŭ strategie helpi la komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Sud-Orienta Azio, pri kiuj Kunming ludas tradicie gravan rolon. Fakte, la tuta areo ĉirkaŭ la Artkolegio de Kunming kaj la apuda Ekspozicia Centro por la komerco kun Sud-Orienta Azio fariĝis nun vastega ĝardeno, akurate planita por plej beli inter la fino de majo kaj la komenco de junio, kiam la ekspozicio okazas kaj gastoj abundas. Pro tio la Marĉa Parko estas fermata al la vizitantoj por ripozadi dum kelkaj vintraj monatoj. Kaj eĉ dum malfermaj periodoj ĝi povus montri parton de la gazono kovritan de toloj, por protekti ĝian grund-kvaliton de la tendenco de multe da piedoj serĉi kurtvojojn ekster la oficiala rondiranta vojetaro. Kio sekvas estas do impresoj kaj skizoj de promenadoj en la periodo kiam la Marĉa Parko plej belas kaj la loka loĝantaro amase alvenas por ĝui ĝiajn multajn plezurojn.

Enirante en la parkon je la kvina posttagmeze la montara suno ankoraŭ brilegas. Laŭ la ter-vojetoj troviĝas izolitaj tendoj, kiujn familioj kunportas por permesi ankaŭ al infanoj kaj geavoj trankvile ĝuj ombron, piknikojn kaj kart-ludojn. Aliaj ridetantaj vizaĝoj surhavas kronojn de floroj aŭ plor-saliĉaj branĉoj, kiuj ne nur similigas ilin al fabel-reĝinoj aŭ al antikvaj laŭr-premiitaj poetoj, sed ankaŭ protektas ilin de sun-bruliĝo. Pavimita ĉefvojo serpente iras ĝis la lago kun derivaĵoj, kiuj perdiĝas duon-kaŝitaj tra arboj, bambuoj kaj grandaj ruĝaj floroj. Sur la bordo de la Dianchi antaŭe ofte videblis geedziĝontaj paroj kun profesiaj fotistoj. Sed nuntempe ankaŭ multe da homoj staras por gapi la kuraĝulojn, kiuj lasis siajn ŝuojn antaŭ kan-makiso, rulvolvis siajn pantalonojn kaj jupojn ĝis la genuoj kaj alfrontis la varmajn akvojn, unue taksante pied-pinte kaj poste pli aventureme enirante ĝis krur-meze. Malofte videblas naĝemulo. Multas, male, la bruege ŝpucigemantaj geknaboj kaj la infanoj kun fiŝ-kaptaj retetoj, kiuj sur firma grundo same utilas por postkuri la grandegajn Yunnan-ajn papiliojn. Ĉiamas la mem-fotemuloj, kiuj tuj sendos sian malsekan imagon al sociaj retejoj pere de kares-telefono.

La fundo de la Dianchi estas sufiĉe profonda por grandaj ŝipoj, sed proksime de la bordo ĝi plate malaltas dum dekoj da metroj. Do tute speciala fenomeno aperas: eĉ biciklistoj aŭdacas eniri, solaj aŭ kun amikoj aŭ tutaj familioj. De tie, pedalante tra la ondetoj, ili ĝuadas la fonon de la monto, kiu superrigardas Kunming kaj kiu estas karese nomata la "Dormanta Belulino." La neantaŭvidebla apero de tiuj viglaj akvo-biciklemuloj estas ankaŭ helpata de la disvastiĝo de tre malmultekoste lueblaj bicikloj en Kunming. Fakte, du firmaoj pretigas tuj rekoneblajn flavajn kaj oranĝ-kolorajn biciklojn, kiujn ĉiu povas uzi pagante pere de sia kares-telefono, aŭ eĉ senpage dum la semajnfino. Ili simple devas lasi la luitan biciklon surstrate je sia alvenloko. Verdire, ne ĉiuj sekvas la etiketon lasi ĝin laŭ trafik-plenaj vojegoj, sed klopodas iom kaŝi ĝin en malfacile troveblaj lokoj por povi pli ofte sole profiti de ĝi laŭ sia konveneco. Tio tendenco kreis novan laboran postenon, nome la bicikl-troviston, kiu serĉadas tra la ombroj por resurfacigi trafik-vehiklojn al komuna uzado.

La Marĉa Parko estas bona loko por biciklistoj, ĉar oni devas parki veturilojn kaj motorciklojn apud la enirejo. Kaj granda parto de la rondiĝanta vojego estas speciale ekipita por sporto, kun oftaj paneloj pri sana viv-konduto, fizika ekzercado kaj manieroj malaltigi sango-premon. Familioj kaj maljunuloj malrapide promenadas laŭ ĝi. Junuloj iras pli rapide kaj ofte rigardas sian kares-telefonon, kie apo kalkulas la paŝ-nombron kaj permesas al ili interrete konkurencadi kun siaj geamikoj. Ĉinoj multe ŝatas rivali kaj scivoleme komparas la finajn rezultojn ĉiu vespere. Tiu kutimo ankaŭ estigis ŝercojn, kiel fanfaroni ke oni bone sukcesis, ĉar oni ĵetis sian telefonon al hundo, kiu forkuris tenante ĝin enbuŝe. Tiu nova graveco de la kares-telefono en ĉina kulturo jam videblas ankaŭ en la funebraj ritoj. Fakte ekde la pasinteco oni kutimas bruligi falsajn monbiletojn por ke la prauloj povu uzi ilin en la alia mondo. Sed lastatempe oni komencis bruligi paperajn veturilojn kaj kares-telefonojn, kiuj spegulas inter la forpasintaj karuloj la novan imperativon de ĉiama komunikado en nia propra mondo.

Je la fino de la ekzercada vojego de la Marĉa Parko oni grimpas sur ventegan alt-ebenaĵon, kiu estas la ideala loko por kajto-amantoj. Fakte kajto-ludado ne estas nur tradicia ĉina plezuro, sed estas ankaŭ varme rekomendata de nuntempaj kuracistoj, ĉar regardadi la ĉielon estas maniero kontraŭstari la nukajn domaĝojn kaŭzitajn de tro longa komputila spektado. Familioj ofte elektas motivojn el japanaj aŭ usonaj animacioj, aŭ la ĉiam ŝatatan ĉielarkon. Iuj maljunuloj kunportas seĝojn kaj longegajn rulvolvitajn ŝnurojn por ŝvebigi siajn kajtojn alte tra la nubojn. Inter iliaj plej ŝatataj figuroj estas ĉinaj tradiciaj belulinoj, agloj, polpoj, kaj ŝajne serpentoj, kiuj tamen de malproksime riveliĝas kiel la longe majestaj drakoj en inka pentraĵo. La lastaj kajtoj ankoraŭ rezistas dum sunsubiro kaj estas akurate folditaj en la unua malhelo.

Kun la sunsubiro, homoj subite forkuras kunportante siajn tagajn amuzaĵojn, kiel fenikopter-formajn pneŭmatajn boatojn kaj retojn por kapti papiliojn. Ili devas haste trafi la lastan aŭtobuson al la urbocentro. Tamen, en la plaĉa freŝeco de la nokto la Marĉa Parko vivas je nova vivo, interpunkciita de la malofta, sed regula rondiro de la gardistoj kaj de la feblaj lumoj de kares-telefonoj. Fakte, telefonoj servas nun kiel poŝlampo por trarigardi en la malprofundaj akvoj de la lagetoj, serĉante fiŝetojn kaj salikokojn. Kaj en la lago Dianchi la lastaj grupoj da homoj ankoraŭ eniras en la malvarmiĝantan akvon rigardante je telefona lumo kie ili estas paŝantaj. De malproksime la elvokiva klaroskuro, en kiu korpoj grupe turniĝas en la malhelo, pensigas al la pentraĵoj de la itala dek-ses-jarcenta majstro Caravaggio, kiu multe inspiris la barokan stilon. Eble estas tro mallume por foto kunpartigebla en la sociaj retejoj, sed la nokta lago de la proksimaj kares-telefonoj ŝajnas kiel ajn unika sperto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin