Pakistana kaj hinda armeoj denove konfliktis en Kaŝmiro

(GMT+08:00) 2017-07-20 13:38:12     Redaktoro:Yu

La pakistana armeo diris merkrede, ke almenaŭ unu soldato kaj du civiluloj estis mortigitaj en la lastatempa landlima kanonado de la hinda armeo.

Deklaro publikigita de la pakistana armeo diris, ke Hindio sin turnis al senkaŭza kanonado laŭ la Linio de Regado en la pridisputata regiono Kaŝmiro, celante la militajn postenojn kaj senkulpajn civilulojn.

La deklaro diris, ke la pakistana armeo reagis kontraŭ la hindaj postenoj. La rebato detruis hindajn postenojn, kiuj pafis al pakistanaj postenoj kaj civiluloj. Kvin hindaj soldatoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin