Venezuelo forte oponas minacojn de sankcioj el Usono kaj EU

(GMT+08:00) 2017-07-20 16:19:38     Redaktoro:Yu
Venezuela vicprezidento Tareck El Aissami diris merkrede en kunveno de la Venezuela Konsilio de Nacia Defendo, ke Venezuelo prenos serion da ekonomiaj, politikaj kaj diplomatiaj rimedoj por respondi al la minacoj de sankcioj el Usono kaj la Eŭropa Unio.

Aissami diris, ke la Konsilio de Nacia Defendo deklaros al la mondo, ke Venezuelo rifuzas la intervenon de usona prezidento Donald Trump en la internajn aferojn de la lando, kaj ke la deklaro de Trump estas direktita kontraŭ la libereco kaj suvereneco de Venezuelo kaj ne povas malhelpi la procezon de la konstitucia asembleo. Aissami aldonis, ke la kunveno de la Konsilio de Nacia Defendo daŭros ĝis elektado de la konstitucia asembleo en la 30a de julio.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke konsidere la situacion en Venezuelo, Usono eble enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sakciojn kontraŭ la lando. Trump diris en deklaro, ke Usono ne povas esti indiferenta pri malboniĝo de la situacio en Venezuelo, kaj ĝi enkondukos fortajn kaj rapidajn ekonomiajn sankciojn kontraŭ la lando, se la registaro de Nicolas Maduro okazigos elektadon de la konstitucia asembleo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin