Fokusoj de la Semajno (Sep. 15)

(GMT+08:00) 2017-09-15 14:29:10     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde unuanime adoptis rezolucion por enkonduki novajn sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) pro ĝia nuklea provo en la 3a de septembro, celante importon de petrolo kaj eksporton de teksaĵoj.

La lunda rezolucio, la tria agado de la Sekureca Konsilio kontraŭ la azia lando en kvin semajnoj, malpliigas la totalan petrol-liveradon al la KDPR je ĉirkaŭ 30% per redukto de la liverado de gaso, dizeloleo kaj pezbrulaĵa oleo, kaj malpermesas la eksporton de ĉiuj teksaĵoj kun la valoro de 800 milionoj da usonaj dolaroj kaj monsendon de ĉirkaŭ 93 mil laboristoj de la KDPR el fremdaj landoj.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Liu Jieyi, urĝis la KDPR zorgi pri la aspiroj kaj volo de la internacia komunumo, observi la rezoluciojn de la Sekurec-Konsilio, sin deteni de ĉiaj misil-ĵetoj aŭ nukleaj provoj, kaj reveni al la vojo de sennukleigo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde matene, ke Ĉinio subtenas, ke la Sekureca Konsilo de la Unuiĝintaj Nacioj prenu necesajn rimedojn kontraŭ la nuklea provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Geng diris, ke la rezolucio reflektas la unuaniman sintenon de membroj de la Sekureca Konsilio pri konservo de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj en la regiono, antaŭenigante la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj subtenante internacian sistemon pri nuklea ne-disvastigo. Li diris, ke la rezolucio postulas pacan solvadon per diplomatiaj kaj politikaj rimedoj, apogas la rekomencon de sespartia intertraktado kaj akcentas rimedojn por mildigi streĉecon sur la duoninsulo. La ĉina flanko esperas, ke ĉi tiu rezolucio estos efektivigita amplekse kaj komplete. Geng aldonis, ke kiel najbaro de la Korea Duoninsulo, Ĉinio atenteme observas la situacion. La firma starpunkto de Ĉinio estas sennukleigi la Korean Duoninsulon, konservi pacon kaj stabilecon tie kaj solvi problemojn per dialogo kaj konsiliĝo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke ĉiuj landoj devas subteni multflankan komercan regularon kaj sin dediĉi al ekonomia tutmondiĝo por la kresko de la monda ekonomio.

Li faris la komenton, kiam li prezidis la duan rondtablan kunvenon de ĉina ĉefministro kaj estroj de ses gravaj internaciaj ekonomiaj institucioj en Pekino.

La fremdaj altranguloj estas prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo Guy Ryder, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria kaj prezidanto de la Komitato de Financa Stabileco Mark Carney.

Li diris, ke la renormaliĝo de la monda ekonomio restas malforta kaj neekvilibra. Tio ĉi postulas, ke ĉiuj landoj agu en la spirito de partnereco kaj kunlaboro por rekomendi multflankismon. Li rimarkigis, ke por disvastigi la profitojn de kresko pli juste inter landoj kaj komunumoj, ĉiuj landoj devas prioritatigi dungadon, krei pli da bonaj laborŝancoj, kaj fari la asignaĵojn de sociala sekureco pli justaj kaj daŭrigeblaj por redukti malriĉecon kaj neegalecon.

La ĉina ĉefministro diris, ke Ĉinio akordigas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kun la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj ankaŭ la evoluigaj strategioj de aliaj landoj por realigi komunan kreskon kaj prosperon. Li aldonis, ke substreki liberan komercon estas efika rimedo por trakti la malfortan mondan ekonomion. La multflanka komerca reĝimo de la Monda Organizo pri Komerco devas esti respektata kaj protektata, ĉar tio estas tre grava por la stabileco de la tutmonda ekonomia ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin