La havenurbo Khorgos: nova fizionomio

(GMT+08:00) 2017-09-18 08:32:15     Redaktoro:Xiong

La havenurbo Khorgos, kiu situas en Yili, Xinjiang, ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio, jam en la antikveco estis grava kurierostacio sur la Silka Vojo. Jam de la jaro 1881 Khorgos oficiale servas kiel haveno. En 2014 sin fondis la unua kunlabora regiono translima en Ĉinio, tio estas, la Internacia Translima Kunlabora Centro Khorgos inter Ĉinio kaj Kazaĥio. En 2014 la Ŝtata Konsilantaro oficiale sankciis, ke la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono starigu sub si la urbon Khorgos kun la povo kiel tiu de gubernio.

Nun la haveno pli-ol-cent-jara, dank' al sia moderna trafika sistemo, radias senprecedencajn vivecon kaj energion: laŭ statistiko de la doganejo Khorgos, de januaro ĝis aŭgusto, la kvanto de vartrafiko atingis 19,3727 milionojn da tunoj kaj pliiĝis je 14,2% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, kaj la sumo de komerco eksporta kaj importa estis 70,179 miliardoj da juanoj kaj kreskis je 29,87% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin