Almenaŭ 216 homoj mortigitaj en tertremo en Meksiko

(GMT+08:00) 2017-09-20 17:02:40     Redaktoro:Yu

La meksika departemento pri civila protekto diris, ke almenaŭ 216 homoj estis mortigitaj, post kiam forta tertremo trafis centran Meksikon marde, kaj la nombro de mortintoj plej probable kreskos pro la granda skalo de la tertremo.

La 7,1-magnituda tertremo faligis dekojn da konstruaĵoj, rompis gasduktojn kaj estigis fajrojn. Miloj da homoj kuris al la stratoj pro paniko.

Luis Felipe Puente, estro de la nacia departemento pri civila protekto, diris, ke mortoj estis raportitaj en la ĉefurbo Meksikurbo, proksimaj ŝtatoj Morelos kaj Puebla, Meksikŝtato kaj la sudcentra ŝtato Guerrero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin