Unua Mars-simula bazo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-09-20 17:39:32     Redaktoro:祃璟琳

Lastatempe la regiono Hongya (Ruĝa Klifo) de la Haixi-a Mongola kaj Tibeta Aŭtonoma Subprovinco en Qinghai-provinco estas elektita kiel la loko por la unua Mars-simula bazo de Ĉinio. Pro ĝia unika topografio ĝi estas konsiderata de fakuloj kiel la loko kun plej multe da similecoj al la Marso en la lando.

Liu Xiaoqun, direktoro de la ĝenerala oficejo pri luna kaj profund-spaca esplorado de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke la unua Mars-simula bazo de Ĉinio celas disvolvi sin kun "dezerta turismo plus sperto de la ekstertera vivo", kaj kun "scienco plus sciencfikcio plus naturo plus ekologio plus kulturo" kiel la gvida desegna koncepto. Ĝi estos la sola kreiva feria bazo pri la Marsa scienco kaj kulturo konstruita en dezerta regiono, kiu havas terformon similan al tiu de la Marso.

Laŭ fakuloj la konstruado de simila Mars-simula bazo havas precedencojn eksterlande, kaj la ĉi-foja projekto de Mars-simula bazo plenigas la enlandan mankon de bazo por sciencpraktika edukado, kiu integras la kampojn de spacoflugo, astronomio, geografio, geologio, meteorologio kaj nova energio ktp..

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin