Meksiko dekretis 3-tagan nacian funebron por viktimoj de tertremo

(GMT+08:00) 2017-09-21 14:35:42     Redaktoro:Yu

Meksika prezidento Enrique Pena Nieto merkrede dekretis tritagan nacian funebron pro la viktimoj de la forta tertremo, kiu mortigis pli ol 200 homojn kaj detruis konstruaĵojn marde en centra Meksiko.

La oficejo de la prezidento faris la anoncon per la socia komunikilo Twitter, dirante, ke la registaro faris la decidon por honori la pli ol 200 konatajn mortintajn viktimojn de la 7,1-magnituda tertremo.

Antaŭe, Pena Nieto deklaris tri-tagan nacian funebron por la viktimoj de la 8,2-magnituda tertremo, kiu trafis sudan Meksikon en la 7a de septembro, mortigante preskaŭ 100 homojn, ĉefe en la ŝtatoj Chiapas kaj Oaxaca.

La nombro de mortintoj pro la marda tertremo kreskas iom post iom, ĉar savantoj en la ĉefurbo Meksikurbo, kie 38 konstruaĵoj kolapsis, trovas kadavrojn el ruboj, kaj aŭtoritatoj pritaksas damaĝon en ĉirkaŭaj ŝtatoj, inkluzive de Morelos, Puebla kaj Meksikŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin