Diplomatio de granda lando kun ĉinaj trajtoj montros novajn agojn

(GMT+08:00) 2017-10-27 10:19:57     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en Pekino, ke sub la gvidado de la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj ratjtoj por nova epoko, diplomatio de granda lando kun ĉinaj trajtoj kontribuos al la bela estonteco de la homaro.

La 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) sukcese fermiĝis merkrede en Pekino. Parolante pri influo de la kongreso, Geng diris en regula gazetara konferenco, ke amplekse antaŭenigi diplomation de granda lando kun ĉinaj rajtoj estas grava parto de la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj ratjtoj por nova epoko. Xi diris en la kongreso, ke diplomatio de granda lando kun ĉinaj trajtoj celas akceli starigon de novtipaj internaciaj rilatoj kaj konstruadon de la komunumo de komuna estonteco por la homaro. Geng emfazis, ke diplomatio de granda lando kun ĉinaj trajtoj por nova epoko prenos la penson de Xi Jinping kiel sian gvidilon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin