Xi konigis al Boungnang la 19an Nacian Kongreson de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Boungnang al li, aferojn de la ŝtato kaj la partio de Laoso.
Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Laoso estas amikaj najbaroj kaj havas longdaŭran kaj firman amikecon. En la pasintaj 56 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj, la du flankoj senĉese fortigis politikan reciprokan konfidon, plue vastigis praktikan kunlaboron, striktigis interhomajn interŝanĝojn, kaj la rilatoj inter la du landoj amplekse kaj profunde disvolviĝis kaj efektive profitigis la du popolojn.
Boungnang dankis Xi pro vizito al Laoso dum la unua eksterlanda vojaĝo post lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio. Li kredis, ke la vizito profundigos tradician amikecon inter la du landoj, antaŭenigos pragmatan kunlaboron, montros direkton por konstruado de komunumo de komuna futuro de Laoso kaj Ĉinio kaj puŝos la ampleksan strategian kunlaboran partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.
La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter la du landoj kaj inter la du partioj kaj pri internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis gravajn konsentojn. La du flankoj opiniis, ke konstruado de la komunumo de komuna futuro kun strategia signifo konformas al fundamentaj ineresoj de la du lanodj kaj iliaj popoloj kaj utilas al paco kaj disvolvado de la homaro.