Ĉinio lanĉos kvar satelitojn Fengyun num. 3 de 2018 ĝis 2021

(GMT+08:00) 2017-11-15 11:06:03     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la Ĉina Aerospaca Scienca kaj Teknologia Kompanio, de 2018 ĝis 2021 Ĉinio lanĉos kvar satelitojn Fengyun-3, inkluzive de la antaŭtagmeza satelito kaj la posttagmeza satelito de la sama titolo, kiuj kun novaj telesensaj aparatoj kontentigos pliiĝantajn bezonojn.

Zhou Xubin, vicesro de la ĝenerala esplora departemento de la satelito Fengyun diris, ke tiam la kvar satelitoj kunlaboros kaj kompletigos unu la alian por realigi altefikan tutmondan optikbildan observadon de mezalta kaj alta difino.

Zhou diris, ke la satelita tergloba observado funkcias ĉiu kvara horo kaj la renoviga periodo de meteorologiaj donitaĵoj de la tuta mondo altiĝos de 6 horoj ĝis 4 horoj. La efiko de meteorologia observado de naturaj katastrofoj altiĝos preskaŭ duoble.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin