Ŝtatestroj de Turkio, Rusio kaj Irano kunvenos pri siria demando

(GMT+08:00) 2017-11-17 11:05:03     Redaktoro:Yu

Laŭ la turka prezidentejo, prezidentoj de Turkio, Rusio kaj Irano planis okazigi tripartian intertraktadon pri la siria demando en la rusa urbo Soĉio en la 22a de novembro.

La turka novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke la tri prezidentoj, Recep Tayyip Erdogan, Vladimir Putin and Hassan Rouhani, ĉeestos la intertraktadon pri la plej freŝa disvolviĝo de la siria demando kaj situacio en la regiono.

Danke al la klopodoj de la tri landoj ekde tiu ĉi jaro, ĉiuj rilataj partioj de Sirio okazigis kelkajn intertraktadojn en la kazaĥa ĉefurbo Astano, metante fundamenton por la ĝeneva intertraktado.

Septembre dum la astana intertraktado, la tri landoj venis en akordon pri starigo de kvar konflikt-mildigaj zonoj en Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin