Pensfabrikoj: 19a Nacia Kongreso de KPĈ estas gravega al disvolviĝo de Ĉinio kaj mondo

(GMT+08:00) 2017-11-17 13:21:32     Redaktoro:Yu

Fakuloj diris ĵaŭde en internacia simpozio de pensfabrikoj, ke la ŝlosila kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu deklaris novan epokon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, gravas ne nur por la disvolviĝo de Ĉinio, sed ankaŭ por la disvolviĝo de la tuta mondo.

Huang Kunming, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, diris en la simpozio en Pekino, ke la mejloŝtona kongreso okazigita en la lasta monato fokusiĝis pri la aspiroj de popolo al pli feliĉa vivo kaj desegnis la agadplanon pri venonta disvolvado. Huang diris, ke la disvolvado de Ĉinio en la nova epoko alportos al la mondo pli da ŝancoj, kaj Ĉinio volas labori kune kun aliaj landoj por konstrui pli bonan mondon.

La simpozio, kun la temo "La 19a Nacia Konferenco de la KPĈ: Signifoj por Ĉinio kaj la Mondo", altiris pli ol 240 fakulojn kaj eksajn politikajn gravulojn el Ĉinio kaj 31 aliaj landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj.

Japana eksĉefministro Yasuo Fukuda diris, ke la raporto farita de Xi Jinping al la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ havas epokfaran signifon. Li aldonis, ke Ĉinio atingis mondan progresintan nivelon en ekonomio kaj teknologio, kaj li kredas, ke la disvolviĝo de Ĉinio kontribuos ankaŭ al aliaj aziaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin