Fokusoj de la Semajno (Jan. 12)

(GMT+08:00) 2018-01-12 10:18:54     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio kaj Francio marde konsentis plu antaŭenigi sian ampleksan strategian partnerecon. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron atingis la konsenton dum sia intertraktado en Pekino. Macron estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 8a ĝis la 10a de januaro laŭ la invito de Xi.

Xi diris, ke Macron estas la unua fremdlanda ŝtatestro vizitanta Ĉinion en 2018 kaj ankaŭ la unua eŭropa gvidanto vizitanta Ĉinion de post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi diris, ke duflankaj rilatoj staras ĉe nova deirpunkto. Ĉinio volas antaŭenigi interŝanĝojn kaj plifortigi reciprokan fidon kaj kunlaboron kun Francio por injekti novan impulson en la disvolvadon de la ĉina-franca ampleksa strategia partnereco. Xi emfazis, ke la du landoj devas doni plenan ludon al la politika gvida rolo de ŝtatestra diplomatio kaj antaŭenigi komunikadon inter registaroj, leĝdonaj organoj, politikaj partioj kaj armeoj de la du landoj. Li akcentis, ke ambaŭ flankoj devas respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj konvene trakti malkonsentojn por certigi, ke la duflankaj rilatoj disvolviĝu senĉese sur la ĝusta vojo. Li alvokis la du landojn profundigi strategian kunlaboron en tradiciaj kampoj, inkluzive de nuklea energio kaj aerokosmo, nutri novajn kreskpunktojn de kunlaboro kaj antaŭenigi kunlaboron en novaj kampoj, inkluzive de agrikulturo kaj manĝaĵo, sano kaj medicinaj servoj, urba daŭripova disvolvado, verda fabrikado kaj financo. Li ankaŭ vokis integri la evoluigajn strategiojn de la du landoj, plifortigi kunlaboron en novigado kaj realigi komunan disvolviĝon en la kampoj de cifereca ekonomio, artefarita inteligenteco kaj progresinta fabrikado.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazigis altnivelan intertraktadon marde en Panmunjom. Komuna deklaro diris, ke la du flankoj akordiĝis pri la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj 2018 en Pyeongchang, okazigo de intertraktado inter militaj departementoj kaj aliaj demandoj. Ili promesis okazigi intertraktadojn pri diversaj kampoj kaj solvi problemojn per dialogo.

Laŭ la komuna deklaro, la KDPR sendos altnivelan delegacion kaj delegacion de la Nacia Olimpika Komitato al la Vintraj Olimpikoj. Krome, la KDPR sendos sportistojn, huraantojn, artistojn kaj ĵurnalistojn al Sud-Koreio dum la Vintraj Olimpikoj. La sud-korea flanko liveros al ili necesan oportunon.

La du flankoj ankaŭ decidis okazigi intertraktadon por diskuti pri avangarda misio de la KDPR al Sud-Koreio por esploro pri partopreno en la Vintraj Olimpikoj, kaj la tagordo estos fiksita de la du flankoj per interŝanĝo de dokumentoj.

La internacia komunumo bonvenigis la altnivelan intertraktadon inter la du flankoj, opiniante, ke la rezultoj ludos pozitivan rolon en plibonigo de la duflankaj rilatoj kaj mildigo de regiona streĉeco.

Marde en sia deklaro, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres esprimis bonvenon al la pozitiva progreso en la altnivela intertraktado inter Sud-Koreio kaj la KDPR. Li esperis, ke tiaj kontaktoj kaj klopodoj de la du flankoj helpos rekomenci sinceran dialogon kaj realigi daŭran pacon kaj sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris marde en deklaro, ke Usono bonvenigas la intertraktadon inter la du flankoj kaj klopodos por la sekureco de la Vintraj Olimpikoj.

Supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini diris, ke la altnivela intertraktado estas signalo inspiranta homojn, ĉar la du flankoj faris pozitivan paŝon al plibonigo de interrilatoj.

La Internacia Olimpika Komitato merkrede publikigis oficialan deklaron, bonvenigante la KDPR partopreni en la Vintraj Olimpikoj en PyeongChang, Sud-Koreio. La komitato anoncis okazigi kvar-partian kunvenon por diskuti pri la partopreno de la KDPR.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin