Jaĥto en Krabi, Tajlando estis en incendio

(GMT+08:00) 2018-01-15 14:35:43     Redaktoro:Shanshan

Posttagmeze je la 13a horo de la 14a de januaro laŭ la loka tempo, iu jaĥto en maro de la insulo Phi Phi de la urbo Krabi, kiu portis 27 ĉinajn turistojn, ekbrulis. Ĝenerala Konsulejo de Ĉinio en Changwat Songkhla deklaris, ke la 27 ĉinaj turistoj estis tuj savitaj post la incendio, kaj inter ili 5 estis severe vunditaj, tamen la vundo ne minacas ilian vivon. Post unuapaŝa kuracado, ili estis sendita al hospitalo de Krabi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin