Gabono esperas kontinuan helpon el Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-16 12:35:26     Redaktoro:Yu

Gabona prezidento Ali Bongo Ondimba lunde diris dum renkontiĝo kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en la ĉefurbo Liberurbo, ke li esperas, ke Ĉinio subtenos plu la disvolvadon de lia lando.

Ali Bongo esprimis sian dankon al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la ĉina popolo pro ilia varma akcepto dum lia vizito al Ĉinio en 2016, dirante, ke la vizito plifortigis liajn decidon kaj fidon pri profundigo de la rilatoj kun Ĉinio. Li diris, ke Gabono havas riĉajn resursojn kaj grandan ekonomian potencialon, kaj la lando ratifis la strategion de ekonomia diverseco, kaj esperas, ke Ĉinio, kiel fidinda kunlabora partnero de Gabono, subtenos plu ĝian disvolvadon kaj efektivigos duflankan kunlaboron en la kampoj de minekspluatado, fiŝkaptado kaj prilaborado de agrikulturaj produktoj.

Gabona prezidento ankaŭ aprezis la ĉinan eksterlandan politikon, kiu estas karakterizita per amika kunlaboro kaj reciproka respekto, dirante, ke Gabono ankaŭ bonvenigas la gravan rolon, kiun Ĉinio ludas en afrikaj aferoj. Li diris, ke Gabono firme sekvos la politikon de unu Ĉinio kaj subtenos la unuiĝon de Ĉinio kaj ĝiajn klopodojn por protekto de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj en la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke Gabono volas partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj kontribui al la sukceso de la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kiu okazos ĉi-jare en Pekino

La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj rememoris, ke la du ŝtatestroj altigis la duflankajn rilatojn ĝis la ampleksa kunlabora partnereco en 2016, kiam Ali Bongo vizitis Ĉinion, kio montras, ke Ĉinio atribuas gravecon al disvolvado de la duflankaj rilatoj. Wang diris, ke Ĉinio subtenas la klopodojn, kiujn faras Gabono por transformi siajn resursojn en ekonomiajn profitojn kaj ludi pli aktivan rolon en regionaj aferoj en Afriko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin