Ĉinio kaj Rusio oponas ministran kunvenon pri nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-01-17 20:37:29     Redaktoro:Yu

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj diris marde en kunveno en Vankuvero, ke ili ne akceptos nukle-armitan Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) kaj daŭrigos maksimuman premon kontraŭ Pjongjango. Ĉinio kaj Rusio kritikis, ke la kunveno estas neleĝa kaj kontraŭefika.

Kanada ministro pri eksterlandaj aferoj Chrystia Freeland reasertis la promeson de sia lando pri diplomatia solvo al la nuklea krizo de la Korea Duoninsulo. "Kion ni devas fari estas solvi ĉi tiun krizon pace por realigi niajn plejn bonajn kolektivajn interesojn, kaj tio estas sekureco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo", diris Freeland dum la ministra kunveno pri sekureco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo en la konferenca centro de Vankuvero.

Dum regula gazetara konferenco en Pekino marde, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke sen partopreno de iuj plej gravaj rektaj partioj rilataj al la nuklea demando, la vankuvera kunveno ne havis leĝecon nek estis reprezenta. Li aldonis, ke Ĉinio oponas la kunvenon ekde la komenco.

En Moskvo, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov lunde etiketis la kunvenon kiel kontraŭefikan, dirante, ke ĝi intencis ellabori novajn mekanismojn por premi Pjongjangon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin