Rusio: Vankuvera ministra kunveno plialtigas streĉecon en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-01-18 12:15:52     Redaktoro:Yu

La gazetara departemento de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis komenton, dirante, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj marde en la kanada urbo Vankuvero ne povas alporti pozitivan rezulton, sed plialtigas la streĉecon en la Korea Duoninsulo.

Marde en Vankuvero, Kanado kaj Usono kune okazigis la tiel nomatan ministran kunvenon pri la sekureco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj diskutis pri maksimuma premo kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La kunvenon ĉeestis ankaŭ landoj, kiuj aliĝis aŭ donis helpon al la armeo de la UN dum la Korea Milito.

La komento diris, ke la kunveno ne invitis Rusion kaj Ĉinion, sed asertis en deklaro, ke Rusio kaj Ĉinio havas specifan respondecon prezenti longtempe efikan solvon al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. La kunveno tute ignoris la fakton, ke jam en julio de 2017, rusa kaj ĉina ministroj pri eksterlandaj aferoj publikigis komunan deklaron pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, farante la iniciaton "ĉesigo kontraŭ ĉesigo". Ili vokis al la internacia komunumo subteni la iniciaton. Ĝis nun ankoraŭ neniu alia lando proponis novan solvon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin