La mararmea proparolanto Ayob Qassem diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke marbordaj gardistoj de Tripolo sukcese savis 234 enmigrintojn el arabaj kaj afrikaj landoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, kiuj estis sur du rompitaj kaŭĉukaj ŝipoj.
La savado estis efektivigita en du apartaj fazoj. La unua boato estis savita norde de la regiono Mellita, kaj la dua ŝipo estis savita norde de la urbo Zuwara, 120 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Tripolo.
La savitaj enmigrintoj ricevis humanitaran helpon. Ili estis transigitaj al la mararmea bazo en Tripolo kaj poste transdonitaj al la Departemento kontraŭ Neleĝa Inmigrado.