Britaj leĝdonantoj aprobis leĝprojekton pri retiro el EU

(GMT+08:00) 2018-01-18 14:26:22     Redaktoro:Yu

La maratona leĝprojekto pavimanta la vojon por la eliro de Britio el la Eŭropa Unio trapasis ŝlosilan stadion en la Ĉambro de Reprezentantoj merkrede nokte.

Per subteno de 324 parlamentanoj, kaj opono de 295 parlamentanoj, la registara plimulto de nur 29, la leĝprojekto pri Eliro de la EU intencas konverti la tutan eŭropan leĝon al brita leĝo.

La leĝprojekto estas submetita al la Senato, kie ĝi spertos pli striktan ekzamenon kaj defiojn el EU-favoraj neelektitaj egaluloj.

Sed politikaj komentistoj diris, ke la adopto de la leĝprojekto en la Ĉambro de Reprezentantoj estis grava mejloŝtono sur la vojo de la eliro de Britio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin