La pola junulara teatro STUDIO P

(GMT+08:00) 2018-02-14 09:49:50     Redaktoro:Ĝoja

En la pola urbo Toruno, funkcias de longa tempo la teatra trupo Studio P, konsistanta el junuloj. Kelkaj el ili poste plu sekvis la saman vojon kaj profesiiĝis kiel aktoroj. La Studio P prezentas ankaŭ esperantlingvajn teatraĵojn.

La 10-an de februaro (sabate), gvidata de Ilona Koutny, oklandaj gestudentoj de interlingvistika studado en UAM vizitis la teatron en la kulturdomo de Toruno.

(sono) Lucyna Sowińska, gvidantino de Studio P faris konigon.


La influo de Jerzy Grotowski kaj lia malriĉa teatro senteblas en la spektakloj de Studio P per la manko de scenografio (kelkfoje anstataŭata de monumentaj konstruaĵoj, kie situas la scenejo, kaj kiu ĉirkaŭas la aktorojn kaj la publikon) kaj per la simpleco de vestoj. Alia trajto de la malriĉa teatro estas la dissaltigo de baroj inter geaktoroj kaj publiko, la fando de ambaŭ spacoj: la scenejo kaj la partero; tio ebligas la envolvadon de la publiko en la spektaklon kaj la interagadon inter ĝi kaj la aktoroj.

(sono) Spektaklo Humana Voĉo.


La spektakloj de Studio P havas sian specifan karakteron. Kutime ili okazas proksime de la publiko, ofte inter la spektantoj. La aktoroj parolas al ili rekte rigardante en la okulojn. Elektitaj tekstoj estas ofte ripetataj, kantataj ĥore kun la ĉeestantoj.

(video) Peco de la spektaklo Humana Voĉo.


La antikva urbo Toruno, Pollando.

La junulara kulturdomo en Toruno.

Serio da fotoj en la junulara kulturdomo.

Gvidantino faras skizan konigon al gestudentoj de la lingvistika studado en UAM, Pollando.

Komuna foto de gestudentoj kaj torunaj esperantistoj.

Koran dankon al Junulara Kulturdomo en Toruno, al Teatro Studio P kaj al s-ro Suso Moinhos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin