Fokusoj de la Semajno (Mart. 16)

(GMT+08:00) 2018-03-16 10:26:56     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĵaŭde en Pekino fermiĝis la unua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio. Xi Jinping kaj aliaj altranguloj de la partio kaj ŝtato ĉeestis la ferman kunvenon, Wang Yang, nove elektita prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, diris, ke la ĈPPKK devas konscience lerni kaj efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), preni la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la ĝeneralan principon de diversaj laboroj, subteni la gvidadon de la KPĈ, persisti en sia orientiĝo, fidele plenumi siajn devojn kaj aldoni novan ĉapitron al sia afero.

En la kunveno estis adoptitaj projekto de rezolucio pri la laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, projekto de rezolucio pri amendo al la ĉarto de la ĈPPKK, projekto pri ekzameno de proponoj kaj projekto de politika rezolucio.

La Sekureca Konsilio de la UN merkrede postagmeze okazigis urĝan kunvenon pri venenado kontraŭ rilataj homoj en Britio lastatempe. Britio, Usono kaj iuj aliaj landoj opiniis, ke Rusio devas esti respondeca pri la venenado per nerva preparaĵo, dum Rusio diris, ke la akuzo estas tute neakceptebla.

Sergei Skripal, 66-jara eksa rusa spiono, kaj lia 33-jara filino Yulia, svenis sur surstrata benko en Wiltshire en la 4a de marto. Tri tagojn poste, la kontraŭterorisma departemento de la brita polico konfirmis, ke la ili estis atakitaj per nerva preparaĵo.

Vasily Nebenzya, konstanta reprezentanto de Rusio al la UN, diris, ke la akuzo de iuj landoj estas kutima rimedo de propagando por senkreditigi Rusion.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj tiutage publikigis deklaron, dirante, ke respondaj rimedoj prenitaj de Rusio kontraŭ Britio ne bezonas longan atendon. La deklaro diris, ke brita ĉefministro Theresa May merkrede anoncis, ke ŝia lando aplikos punon kontraŭ Rusio je la preteksto, ke Rusio eble partoprenis en venenado kontraŭ eksa rusa spiono. La rusa flanko diris, ke tio estis senprecedenca provoko kaj detruis la bazon de normala dialogo inter la du landoj. Ĝi diris, ke Britio agis kontraŭ Rusio anstataŭ enketi pri la kazo laŭ internaciaj normoj, kaj estas evidente, ke Britio komencis unuflankan kaj netravideblan enketon por refoja agado kontraŭ Rusio.

La Ministerio de Internaj Aferoj en Gazao sub la regado de Hamas merkrede komencis enketon pri la bombatako, kiu celis la konvojon de palestina ĉefministro Rami Hamdallah en Gazao marde. La ministerio diris en mallonga deklaro, ke ĝi formis teamon de enketo sur la plej alta nivelo por ekscii la cirkonstancojn de la sensukcesa murdo, kiu vundis ses korpogardistojn de Hamdallah. La deklaro aldonis, ke sekurecservoj enketas pri multaj suspektatoj.

Marde, eksplodo trafis la konvojon de Hamdallah dum malofta vizito de la ĉefministro al Gazao blokita de Israelo. La eksplodo okazis, tuj kiam la konvojo eniris Gazaon. Hamdallah, akompanata de Majid Faraj, estro de la palestina sekretservo, vizitis Gazaon por rigardi la malfermon de marakva sensaligejo tie.

Hamas kondamnis la atakon, dirante, ke la ago celis subfosi klopodojn por realigo de ĝia repaciĝo kun la partio Fatah de palestina prezidento Mahmoud Abbas.

Ankaŭ en mardo, Nabil Abu Rudeineh, proparolanto de Abbas, kulpigis Hamas pri la atako, mallaŭdante ĝin kiel atakon kontraŭ la unueco de la palestina popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin