Nove elektita ĉina prezidanto ĵuris lojalecon al konstitucio

(GMT+08:00) 2018-03-17 13:40:56     Redaktoro:Yu

Nove elektita ĉina prezidanto Xi Jinping faris publikan ĵuron de lojaleco al la konstitucio en la Granda Popola Halo en Pekino sabate. Estis la unua fojo, ke ĉina prezidanto faris tian ĵuron ĉe sia enoficiĝo.

Xi estis elektita kiel ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko sabate antaŭtagmeze en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin