Srilanka prezidento nuligis tutlandan krizostaton

(GMT+08:00) 2018-03-19 14:00:02     Redaktoro:Yu

Srilanka prezidento Maithripala Sirisena dimanĉe subskribis avizon por nuligi la tutlandan krizostaton, kiu estis efektivigita ekde la 6a de marto post komunumaj tumultoj en la centraj regionoj de la insulo.

Austin Ferdinando, sekretario de la prezidento, diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke Sirisena subskribis la avizon post sia reveno al la insulo el Hindio kaj Japanio.

Sirisena diris en sia mesaĝo en la socia retejo twitter, "Post taksado de la publika sekureco, mi ordonis nuligi la krizostaton ekde la hieraŭa meznokto."

La krizostato efektivigita ekde la 6a de marto estis la unua de post kiam la insulo finis 30-jaran civilan konflikton inter registaraj trupoj kaj la ribeluloj de Tamil-Tigro en 2009.

Komunuma perforto eksplodis en Kandy en la komenco de ĉi tiu monato. Tri homoj estis mortigitaj, pluraj aliaj vunditaj kaj centoj da butikoj, hejmoj, temploj kaj moskeoj fifektita. Pli ol 280 homoj estis arestitaj pro la perforto ĝis nun, kaj severa sekurigo restis en la distrikto Kandy por subteni leĝon kaj ordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin