Usonaj komercaj asocioj urĝas Trump rezigni planon pri tarifo sur ĉinaj produktoj

(GMT+08:00) 2018-03-19 14:58:06     Redaktoro:Yu

Kvardek kvin usonaj komercaj asocioj, reprezentantaj detaladon, teknologion, agrikulturon kaj aliajn konsumajn produktojn, dimanĉe urĝis la registaron de prezidento Donald Trump ne antaŭenigi sian planon pri tarifoj sur importaĵoj el Ĉinio, ĉar ĝi difektos la usonajn konsumantojn kaj kompaniojn.

La komercaj grupoj diris en letero al usona prezidento Trump, ke la altrudo de vastaj tarifoj estigos ĉenan reagon de negativaj sekvoj al la usona ekonomio, provokante reprezaliojn, sufokante usonajn eksportojn de agrikulturo, varoj kaj servoj, kaj plialtigante kostojn de negocoj kaj konsumantoj.

La letero diris, ke ili urĝas la registaron preni konsideremajn komerce gravajn agojn konformajn al internaciaj obligacioj, kiuj profitigas usonajn eksportantojn, importantojn kaj investantojn, anstataŭ puni usonajn konsumantojn kaj endanĝerigi freŝan kreson en usona konkurencivo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke Ĉinio esperis trakti duflankajn komercajn problemojn kun Usono en konstruema maniero kaj per kunlaboro "fari pli grandan kukon". Lu diris ankaŭ, ke la du flankoj konvene solvis siajn komercajn malakordojn dum la lastaj 40 jaroj. Ĉinio kredas, ke la du landoj ankoraŭ povas trakti siajn disputojn per amikaj intertraktadoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin