Ĝenerala kontrevizoro substrekas ampleksan antaŭenigon de kontkontrolo

(GMT+08:00) 2018-03-19 15:15:59     Redaktoro:Yu

Hu Zejun, nove elektita ĝenerala kontrevizoro de la Nacia Kontrevizora Oficejo, diris lunde dum intervjuo kun raportistoj en la unua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke ŝi klopodos por amplekse antaŭenigi la kontkontrolon. Ŝi diris, ke kontrevizoraj oficejoj de la lando kovros ĉiujn administraciajn organojn kaj tuŝos organizojn de la partio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio antaŭenigos kontkontrolon de granda datumo kaj altigos la kvaliton kaj efikon per informadikigo kaj ciferecigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin