Xi kaj Putin gratulis unu alian pro sia respektiva elektiĝo kiel ŝtatestro

(GMT+08:00) 2018-03-19 20:17:31     Redaktoro:Yu
Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin interŝanĝis gratulojn pri sia respektiva elektiĝo kiel ŝtatestro en telefona konversacio lunde kaj promesis plifortigi la rilatojn inter siaj du landoj.

Xi diris, ke la sukcesa reelektiĝo de Putin kiel rusa prezidento estas ĝusta elekto farita de la rusa popolo, kaj li kredas, ke sub la gvidado de Putin, la rusa popolo senĉese koncentros plu siajn atenton kaj energion kaj antaŭeniros en unueco por akiri novajn atingojn en disvolvado kaj rejuniĝo de la nacio. Xi diris, ke nun, Ĉinio kaj Rusio estas en grava periodo de nacia disvolvado kaj rejuniĝo. Tiu ĉi jaro estas la unua jaro por efektivigo de la spirito de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ markas la 40an datrevenon de la adopto de politiko de reformo kaj malfermo al la mondo. Li diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas ampleksaj partneroj de strategia kunlaboro, kiuj dividas la saman sorton. Ĉinio volas klopodi kun Rusio por plifortigi siajn rilatojn, profundigi kunlaboron, kune desegni planon pri disvolvado de duflankaj rilatoj en la venonta etapo kaj konduki la ĉina-rusajn rilatojn en novan epokon.

En la telefona konversacio, Putin denove gratulis Xi pro lia elektiĝo kiel ĉina prezidanto, dirante, ke ĉi tiu grava decido de la NPK de Ĉinio denove montras la altan prestiĝon de Xi kaj la subtenon de la ĉina popolo al Xi. Putin aldonis, ke la serio da decidoj faritaj de la NPK antaŭenpuŝos plu la disvolvadon de Ĉinio, kaj ke la decidoj estas tute ĝustaj, kaj Rusio firme subtenas ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin