Ĉinio lanĉis relajsosateliton por esploro sur malproksima flanko de Luno

(GMT+08:00) 2018-05-21 11:42:17     Redaktoro:Yu

Ĉinio lanĉis relajsosateliton lunde frumatene por starigi komunikan ligadon inter la Tero kaj la planita lunsondilo Chang'e-4, kiu esploros la misteran malproksima flanko de la Luno.

La Ĉina Nacia Spaciala Administracio diris, ke la satelito, nomata Queqiao (pigoponto), estis portita de la raketo Changzheng-4C, kiu estis ĵetita je la 5a horo kaj 28 minutoj el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio.

Zhang Lihua, direktoro pri la projekto de la relajsosatelito, diris, ke la lanĉo estas ŝlosila paŝo farita de Ĉinio por atingi la celon esti la unua lando, kiu sendos sondilon por mola surluniĝo sur la malproksima flanko.

Ĉirkaŭ 25 minutoj post la pafiĝo, la satelito apartiĝis de la raketo kaj eniris en orbiton de ter-luna transiĝo kun la perigeo je 200 kilometroj kaj la apogeo je ĉirkaŭ 400 mil kilometroj. La sunpaneloj kaj la komunikaj antenoj estis malfalditaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin