Xi vokas plifortigi sekurecan kunlaboron de ŜKO

(GMT+08:00) 2018-05-23 11:56:40     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun estroj de fremdlandaj delegacioj ĉeestantaj al la 13a Kunveno de Sekretarioj de Sekurcaj Konsilioj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en Pekino.

Dum la renkontiĝo, Xi sugestis, ke la membroŝtatoj de la ŜKO sekvu plu la komunan, ampleksan, kunlaboran kaj daŭrigeblan sekurecan koncepton, kaj antaŭenigu la modelon de sekureca regado, kiu traktas simptomojn kaj radikajn kaŭzojn, por puŝi la sekurecan kunlaboron de la ŜKO al nova nivelo.

La prezidanto esprimis la esperon, ke la mekanismo de kunveno de sekretarioj de sekurcaj konsilioj de la ŜKO aktive adaptiĝos al ŝanĝiĝo de la situacio, serioze plenumos siajn devojn, kaj liveros pli fortan subtenon al membroŝtatoj de la ŜKO por konservi nacian sekurecon kaj socian stabilecon.

Xi diris, ke ekde la starigo de la ŜKO, la membroŝtatoj ĉiam prenis la konservadon de regiona sekureco kaj stabileco kiel prioritaton. La ŜKO faris gravajn kontribuojn al longedaŭra stabileco kaj prospero de la regiono, per bato kontraŭ la "tri fifortoj", nome terorismo, ekstremismo kaj separismo, kaj malhelpo al la superverŝa efiko de la tiklaj demandoj. Xi diris, ke post sia grandigo, la ŜKO havas pli grandan potencialon por sekureca kunlaboro kaj surŝultrigas pli da respondeco, elportante pli da atendoj de la popoloj en la regiono kaj la internacia komunumo. Li diris, ke Ĉinio integros plu sian propran sekurecon kun tiu de regionaj landoj kaj klopodos kun aliaj membroj de la organizo por starigi novan tipon de internaciaj rilatoj por konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin