Ĉinio sin dediĉos plu al protektado kaj plenumado de ĉiuflanka interkonsento pri irana nuklea problemo

(GMT+08:00) 2018-05-26 17:56:14     Redaktoro:Ĝoja

Vendrede en Vieno delegitoj el Ĉinio, Rusio, Britio, Francio, Germanio kaj Irano faris kunvenon de komuna komitato pri ĉiuflanka interkonsento de irana nuklea problemo kaj diskutis pri influo de la retiro de Usono el la interkonsento kaj la sekva paŝo por plenumi la interkonsenton. Wang Qun, estro de la Departemento pri Militkontrolo sub la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, gvidis delegacion al la kunveno. Wang Qun diris, ke Ĉinio sin dediĉos plu al protektado kaj plenumado de ĉiuflanka interkonsento pri irana nuklea problemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin