Trump atendas okazigon de pintkunveno inter Usono kaj KDPR en fiksita dato

(GMT+08:00) 2018-05-27 12:26:01     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris sabate, ke li atendas, ke lia planita renkontiĝo kun la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un okazos en fiksita dato.

Trump diris al raportistoj en la Blanka Domo, ke tre glate iras la preparo por la kunveno de gvidantoj de Usono kaj la KDPR, kaj la usona flanko ankoraŭ esperas, ke la pintkunveno okazos en la 12a de junio en Singapuro.

Tiutage, la Blanka Domo diris en deklaro, ke la avangarda grupo de la Blanka Domo por la pintkunveno iros al Singapuro laŭ originala plano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin