Gvidantoj de KDPR kaj Sud-Koreio akordiĝis pri plibonigo de rilatoj

(GMT+08:00) 2018-05-27 12:44:05     Redaktoro:Yu

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis dimanĉe, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in renkontiĝis sabate sur la norda flanko de la interkorea demarkcia linio en Panmunjom. La du flankoj venis en akordon pri frua efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom, subskribita en la lasta monato, kaj plibonigo de la norda-sudaj rilatoj.

Kim esprimis sian firman volon pri la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono. Kim kaj Moon konsentis okazigi altnivelan interkorean intertraktadon en la 1a de junio kaj antaŭenigi intertraktadojn inter la du armeoj kaj inter societoj de la Ruĝa Kruco. Kim proponis, ke la du flankoj daŭrigu pozitivan kunlaboron pri plibonigo de rilatoj inter la KDPR kaj Usono kaj establo de mekanismo pri longedaŭra paco sur la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin