Ĉinio kaj Burkino restarigis diplomatiajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-05-27 13:05:42     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Burkino sabate anoncis la restarigon de diplomatiaj rilatoj en komuna komunikaĵo subskribita de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj burkina ministro pri eksterlandaj aferoj Alpha Barry en Pekino.

La komunikaĵo diris, ke la restarigo de la rilatoj konformiĝas al la interesoj kaj deziroj de la popoloj en la du landoj. La du registaroj konsentas disvolvi amikajn rilatojn bazitajn sur la principoj de reciproka respekto de suvereneco kaj teritoria integreco, ne-agreso, reciproka ne-interveno en alies internajn aferojn, egaleco, reciproka profito kaj paca kunekzisto.

La burkina registaro agnoskas, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo, ke la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola leĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj ke Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. La burkina registaro promesas, ke ĝi havos nek oficialajn rilatojn nek oficialajn interŝanĝojn kun Tajvano.

La afrika lando ĵaŭde anoncis la decidon pri romppo de siaj "diplomataj" rilatoj kun Tajvano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin