Kim Jong Un esprimis firman volon pri renkontiĝo kun Donald Trump

(GMT+08:00) 2018-05-27 13:20:06     Redaktoro:Yu

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo dimanĉe raportis, ke la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in kunvenis sabate sur la norda flanko de la interkorea demarkcia linio en Panmunjom. Kim dankis Moon pro liaj klopodoj por la planita pintkunveno inter la KDPR kaj Usono en Singapuro en la 12a de junio kaj esprimis sian firman volon pri la historia pintkunveno.

Dum la kunveno, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri frua efektivigo de la Deklaracio de Panmunjom, subskribita en la lasta monato, sennukleigo de la Korea Duoninsulo, realigo de paco kaj stabileco de la regiono, kaj la pintkunveno inter la KDPR kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin