Putin kaj Abe konsentis daŭrigi kunlaboron pri ellaboro de pactraktato

(GMT+08:00) 2018-05-27 15:03:48     Redaktoro:Yu

Kremlo diris, ke rusa prezidento Vladimir Putin kaj japana ĉefministro Shinzo Abe sabate diskutis pri pactraktato post la Dua Mondmilito kaj konsentis daŭrigi serĉadon de solvoj al rilataj demandoj.

Putin diris en gazetara komunikaĵo publikigita de Kremlo post ilia interparolado, ke dum la interparolado ili diskutis pri demandoj rilataj al la pactraktato. Ambaŭ emfazis la gravecon daŭrigi paciencan serĉadon de solvo, kiu povos plenumi la strategiajn interesojn de Rusio kaj Japanio kaj estos akceptebla por la popoloj de ambaŭ landoj.

Rusio kaj Japanio pretendis grupon da insuloj for de la japana norda prefektujo HokaJdo, kiuj estas nomataj la Nordaj Teritorioj en Japanio kaj la Sudaj Kuriloj en Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin