Fermiĝis 71a Monda Asemleo pri Sano

(GMT+08:00) 2018-05-27 16:51:42     Redaktoro:Yu

La 71a Monda Asembleo pri Sano, kiu fermiĝis sabate en Ĝenevo, aprobis agadplanon por reagi al malpliiĝo de fizika aktiveco en la tuta mondo, precipe inter junuloj, ĉar 81% de adoleskantoj en la aĝo de 11 ĝis 17 jaroj ne povas plenumi tutmondajn rekomendojn.

Membroj aprobis la Tutmondan Agadplanon pri Fizika Aktiveco de la Monda Organizo pri Sano en la Monda Asembleo pri Sano inter la 21a kaj 26a de majo okaze de la 70a datreveno de la Monda Organizo pri Sano.

Doktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris sabate en la ferma kunveno de la Monda Asembleo pri Sano, "Vi aprobis nian novan Tutmondan Agadplanon pri Fizika Aktiveco, kiu estas tre grava por nia batalo kontraŭ neinfektaj malsanoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin