Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sendito de malajzia ĉefministro

(GMT+08:00) 2018-07-19 13:55:06     Redaktoro:Yu

 

Merkrede en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun estro de la malajzia konsilio de veteranaj ŝtatistoj Tun Daim Zainuddin, speciala sendito de malajzia ĉefministro.

Daim transodnis al Li leteron de ĉefministro Mahathir bin Mohamad. En la letero Mahathir diris, ke la nova malajzia registaro sin dediĉos plu al amikeco kun Ĉinio, volas antaŭenpuŝi plifortigon de la duflanka ampleksa strategia partnereco, bonvenigas ĉinajn entreprenojn investi en Malajzio, kaj estas tre kontenta pri perspektivo de la duflankaj rilatoj.

La ĉina ĉefministro vokis la du flankojn kunordigi disvolvajn strategiojn, antaŭenipi grandajn projektojn de kunlaboro en industria komplekso, marborda industria parko kaj trafika infrastrukturo, kaj vastigi interpopolajn interŝanĝojn, por pli multe profitigi la du popolojn.

Daim diris, ke la malajzia flanko volas labori kun Ĉinio por akceli disvolviĝon de la du landoj kaj aliaj aziaj landoj, antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio por profitigi popolojn de la du landoj kaj eĉ de la tuta mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin