Usono devas havi minimuman devosenton ĉe siaj politikoj kaj eldiroj kaj agoj

(GMT+08:00) 2018-07-20 19:56:47     Redaktoro:Xiong

La 20an de julio Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke kiel la plej granda potenco en la mondo, Usono devas havi minimuman devosenton ĉe siaj politikoj kaj eldiroj kaj agoj, kaj tiuj estas nepre favoraj al "ordo" de la mondo, sed ne al "malordo".

Estas raporto, ke Peter Navarro, la direktoro de la ŝtata komitato pri komerco en la Blanka Domo de Usono, asertis, ke nuntempe Ĉinio kaj aliaj landoj en la problemo de komerco dronigas sin en ludon je nula sumo, kaj Usono devas kunlabori kun aliaj landoj por kune reagi al tia situacio. En tiutaga gazetara konferenco Hua Chunying diris, ke sin liberigi de la penso de malvarma milito, ne esti aroganta, ne fari ludon je nula sumo, ĉio ĉi tio ĉiam estas forte proponata kaj alvokata de Ĉinio.

Hua Chunying aldonis ankaŭ, ke Usono agas senprudente kun granda bastono en la mano, sed ne permesas al aliaj defendi sin mem; ĝi mem fermis sian pordon, sed postulas de aliaj malfermi sian pordon; por sia lando kaj siaj interesoj ĝi metas sin super la interesoj de aliaj landoj kaj super la internacia regularo, ĉio ĉi estas la plej granda minaco al la ekonomia ordo de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin