Komenciĝis la intervjuado kun la temo "Jangzio Torentas – Raportado el la Ekonomia Zono de la Rivero Jangzio"

(GMT+08:00) 2018-07-20 21:44:07     Redaktoro:Xiong

Antaŭtagmeze de la 20a de julio, en la distrikto Longpan, la Naxi-a aŭtonoma gubernio Yulong, la urbo Lijiang, la provinco Yunnan, ĉe la unua fleksiĝo de la rivero Jangzio, oficiale komenciĝis la intervjuado kun la temo"Jangzio Torentas – Raportado el la Ekonomia Zono de la Rivero Jangzio", organizata de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Tiu ĉi grandskala intervjuado estas grava paŝo por diskonigi la strategian penson de Xi Jinping pri evoluigo de la ekonomia zono de la rivero Jangzio, kaj ankaŭ praktikado de amaskomunikistoj servanta al la disvolvado de la ekonomia zono de la rivero Jangzio.

En la ceremonio de startigo Zhuang Rongwen, vicministro de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Administracio pri Novaĵo kaj Eldono, faris paroladon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin